Esperanto-Numismatika Asocio

Esperanto Zamenhof medalo

Kara samidean(in)o,

pro la ĝis tiam kompleta manko de tia projekto, estis fondita en 2013 la probable ununura fakgrupo "Esperanto-Numismatika Asocio" (ENA) kun revuo "Esperanta Numismatiko" en la historio de Esperanto.

La instiga kialo estis la konstato, ke en Esperantujo la propra trezoro je moneroj kaj medaloj estas apenaŭ konata, eĉ ne en la vasta rondo de kolektantoj. Kaj tiuj, kiuj scias, ke vere ekzistas tiaj belaĵoj, supozas, ke ili estas kvante kaj kvalite tute malgravaj. Tial, unu el la ĉefaj celoj de la nova fakgrupo estas montri al la esperantistoj kaj al la cetera mondo, ke esperantaj numismatikaĵoj estas kolektindaj kaj nepre pristudendaj artefaktoj. Kroma celo estas plejeble baldaŭ kompili kaj eldonij katalogon kaj enciklopedian terminaron.

La membro-kvanto de ENA kreskis dum nur kvar jaroj ĝis 106 individuaj membroj kaj 21 (kaj eĉ neesperantaj!) esperantaj organizaĵoj, bibliotekoj kaj muzeoj, dise en la mondo.

Agrable por vi estas sendube, ke la asocio ne havas estraron, do ankaŭ ne kasiston! Tial oni rajtas SENPAGE aliĝi (sufiĉas respondi: "Mi konsentas aliĝi"). Krome la NUR PERRETA revuo estas tute SENKOSTA! Kaj tio neniam ŝanĝiĝos!

Post aliĝo, vi LAŬPETE tuj ricevos perrete ĉiujn jam aperintajn kaj senpete sekve ĉiujn aperontajn numerojn. (4 n-rojn jare).

Nian anoncon vi trovos ankaŭ en la Jarlibro de UEA 2016 sur p. 67. Se vi deziras pliajn informojn, ne hezitu kontakti nin tiel: bert.boon(ĉe)skynet.be!

Vi rajtas unue peti provnumeron!

Kun numismataj kaj samideanaj salutoj,
Bert Boon
eo.wikipedia.org/wiki/Bert_Boon
Iniciatoro de ENA, ĉefredaktoro de "Esperanta Numismatiko"


EN 2024 n-ro 01
EN 2023 n-ro 01 EN 2023 n-ro 02 EN 2023 n-ro 03 EN 2023 n-ro 04
EN 2022 n-ro 01 EN 2022 n-ro 02 EN 2022 n-ro 03 EN 2022 n-ro 04
EN 2021 n-ro 01 EN 2021 n-ro 02 EN 2021 n-ro 03 EN 2021 n-ro 04
EN 2020 n-ro 01 EN 2020 n-ro 02 EN 2020 n-ro 03 EN 2020 n-ro 04
EN 2019 n-ro 01 EN 2019 n-ro 02 EN 2019 n-ro 03 EN 2019 n-ro 04
EN 2018 n-ro 01 EN 2018 n-ro 02 EN 2018 n-ro 03 EN 2018 n-ro 04
EN 2017 n-ro 01 EN 2017 n-ro 02 EN 2017 n-ro 03 EN 2017 n-ro 04
EN 2016 n-ro 01 EN 2016 n-ro 02 EN 2016 n-ro 03 EN 2016 n-ro 04
EN 2015 n-ro 01 EN 2015 n-ro 02 EN 2015 n-ro 03 EN 2015 n-ro 04
EN 2014 n-ro 01 EN 2014 n-ro 02 EN 2014 n-ro 03 EN 2014 n-ro 04

Kolekto 'Esperanto Numismatika Asocio' ĉe vikiflandrio.alcl.be · www.wikiwand.com/eo/Numismatiko · eo.wikipedia.org/wiki/Numismatiko · esfconnected.org/category/esperanto/numismatiko · Esperanto-mono - detala, ilustrita studo de Hans Jankowski pri la historio kaj eldonado de Esperantaj monoj. Eld: 2000 · Stelo - mallonga ilustrita resumo de Walter Klag pri la eldonitaj stelo-moneroj. Eld: 2018


iespa
www.iespa.eu


Projekto listigita en frali.net/reciprok, retejestro: Frank Merla